Mia blogo de Tsukuru

La 4an de julio en tiu ĉi jaro granda ŝoko venis al mi. En nipona retpoŝtaĵa sendbabilejo iu esp-isto subite sciigis pri la forpaso de d-ro Lee Chong-Yeong... Poste mia korea amiko Ombro sciigis pri la funebra ceremonio de d-ro Lee Chong-Yeong kaj poste mi sendis kondolencan mesaĝon al Ombro en Pusan. Kaj en Skajpo mia korea amiko Nema petis min, ke mi sciigu, ke multaj esp-istoj sendu kondolencajn mesaĝojn al Korea Esperanto-Asocio (KEA) kea@esperanto.or.kr (fakte la retadreson mia korea amikino Ebla sendis)! Do mi organizas skribkonferencon de Skajpo ĉiun tagon, kaj mi ŝanĝis titolon kaj skribinte pri la forpaso de d-ro Lee Chong-Yeong kaj mi aldonis retadreson de KEA, por ke multaj skajpanoj pli rapide povos sendi kondolencajn mesaĝojn al KEA kaj jen mi nun skribas en mia blogo pro lia forpaso.....

Li estas unu sola iama prezidanto de UEA el Azio. Do, kompreneble ĉiuj landaj esp-istoj havus grandan bedaŭron kaj ŝokon, sed precipe por Azianoj, niponanoj, ĉinoj, ja koreanoj estas grandaj ŝokoj, ke ni perdis gravan personon.... Kompreneble ĉiuj homoj iam devas forpasi kaj ankaŭ mi iam mortos... sed mi ne estas grava esp-sto, sed li estas grava esp-isto en nia Esperantio, kaj Nipona aĉa registaro iam lernigis la niponan lingvon al li kaj krome ŝanĝigis la nomon al alia kiel tipe nipona nomo... Li sufere travivis en mia lando, sed li neniam plendis pri la mondhistorio kiel mia proksima amiko s-ro Lee Hyun-Hee.....

Mi elkore kondolencas pro lia forpaso, kaj mi kore deziras, ke li instruu Esperanton super la ĉielo! Koreio... tio estas plej proksima lando por precipe la insulanoj en Kjuŝu en Nipono.... Koran dankon , d-ro Lee pro lia aktiva agado por Esperanto!


Karaj, vi scias, ke granda tertremego atakis en la norda parto de Nipono. Kompreneble la mortintoj ne estas tiel multaj kiel Ĉinio.... Ĉar ĝi ne atakis grandegajn urbegojn kiel Kobe , Osaka, Kjoto aŭ Tokjo, Ĉiba, Saitama, Kanagawa.... Do la loĝantoj estas tre malmultaj en tiu regiono... Sed tamen ili ne bone povas veturi sur vojoj kaj ili ne povas uzi akvojn kaj elektrojn. En iuj partoj loĝantoj loĝas en samaj lernejoj aŭ iuj kostruaĵoj. Imagu, multaj montoj estas hakitaj, kvazaŭ ĝi similas al brazila akvofalo Iguacu! Subite montoj malaperis.. kvazaŭ vi estas manĝanta kukon. Ĉu vi komprenas mian diron? Vere terura katastrofo.... Multaj iomete mense estas malsanaj, ĉar ili ne private povas agadi, sed multaj devas kunloĝi en samaj lokoj sen propraj ĉambroj.....

Por konstrui novajn vojojn kaj elektrojn kaj akvotubojn kaj aliajn, oni bezonas multe da tempo! Mi esperas, ke ĉiuj landanoj helpu ilin, kiel Niponanoj iris al Ĉinio por helpi ĉinojn samkiel homojn! Mi forte deziras, ke en helpo estas SEN LIMO kiel Espwerantio!

Tsukuru(Faro)
Attachment: view6309725[1].jpg

Kiam mi skribe estis parolanta kun Luis Guilherme, subite televido sciigis al mi, ke granda tertremego okazis en la norda parto de Nipono, la tertremego devenas de gubernio Iwate. Kvankam mi loĝas en tute suda parto, sed por mi granda ŝoko kiel la tertremego en Ĉinio. Ŝjane, la grado estas pli forta kontraŭ la katastrofo en Ĉinio, la grado estas 7, sed en Ĉinio la tertremego atakis vertikale. Vertikala skuiĝo pli danĝera ol la horizontala! Jen memoru, ke en urbego Kobe la tertremego skuiĝis vertikale kaj multaj viktimoj aperis post la katastrofoj.... en Ĉinio ankoraŭ oni suferas....
Jes, la grado 7 en gubernio Iwate, sed la skuiĝo ŝajne estas horizontale... Sed kompreneble viktimoj kaj vundistoj kaj aliaj aperis.... Kelkaj personoj devis esti en liftoj dum 40 minutoj..... Mi esperas, ke multege da mortintoj ne aperu.... Tio ja okazis en Ĉinio......
Mi kore kondolencas al la mortintoj kaj mi kore deziras resaniĝon al vunditaj loĝantoj!

© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help

Template design - Copyright © 2005 sonnenvogel.com All rights reserved.